Blogia

lej

Mia Penso - Luiz Lazaro Zamenho

Sur la kampo for de l' mondo,
antauh nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
shi rakontas kompatante, –
mia vundo refrapita
min doloras resangante.

"Chu vi dormas? Ho, sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta
povis esti parolado
kun frauhlino ripozanta
post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
la junecon – mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
vivi ankauh mi deziras, –
io pelas min eterne,
se mi al gajuloj iras...
Se ne plachas al la sorto
mia peno kaj laboro –
venu tuj al mi la morto,
en espero – sen doloro!

Estu bonvena al mia Blogo

Saluton.
Mi nomighas Lejsester, mi loghas en Brazilo sed mi naskighis en Venezuelo.
Estas la unua fojo kiu mi kreas blogon. Pro tio mi pardonpetas char certe aperos multajn erarojn, sed poste mi solvos ilin.
Mi ne scias kion diri! Terure! eble kial estas la unua fojo mi ne bone sukcesas skribi, ankaux mi kredas ke mi ne bone skribas en Esperanto.
Bone, tia estas mia unua tekston!
Dankon!
Kaj Vizitu min aliaj fojojn!